2014-10-17

Orienta taglibro (6)

11 aŭgusto 2014, en Nogliki

Pasis du pliaj laboraj tagoj en ĉi tiu saĥalena urbeto, kie ni konatiĝis kun pluraj afablaj nivĥinoj. Hieraŭ ni fine renkontiĝis kun malofta fenomeno, viro kiu parolas nivĥe – kaj ne kun ajna viro, sed la verkisto Vladimir Sangi, eble la plej aktiva kaj konata kultura aganto inter la nunaj nivĥoj. Dum la soveta tempo li, kun kelkaj aliaj reprezentantoj de la malgrandaj popoloj de Rusio, sukcesis ricevi permeson por la instruado de la denaska lingvo, unu-du horojn semajne, al infanoj, kiuj ne povis vizitadi lernejon en sia propra lingvo. Similcelaj leĝoj ekzistas en Rusio ankaŭ nuntempe, sed Sangi diris, ke ili ne estas observataj en Saĥaleno kaj tial la nivĥa lingvo ne estas instruata en tiom da lernejoj kaj infanejoj, kiel ĝi devus esti. La kaŭzojn de tiu malobservo li ne povis aŭ ne volis klarigi pli detale.

S-ro Sangi klare estas vivanta institucio, kondutas digne kaj kutimas ne nur respondi demandojn, sed ankaŭ mem starigi tiajn. Al ni finnoj li havis specialan peton: ke ni sendu al li bildon de la monumento de Elias Lönnrot, la kolektinto kaj redaktinto de la finna nacia epopeo Kalevala. Juha, kiu loĝas proksime al la monumento en Helsinko, promesis tion fari reveninte hejmen. Lönnrot interesis Sangi-n evidente pro tio, ke li mem antaŭnelonge publikigis epopeon por la nivĥoj! Mi komprenis, ke ĝi tamen havas tiom da lia propra kreado, ke ĝi eble estas komparebla pli al la estona Kalevipoeg ol al la finna Kalevala.

Juha kaj Janne diskutas kun Vladimir Sangi
La iom delikata demando rilate la agadon de Sangi estas, ke li tiom klare identiĝas ĝuste kun la ĉi-tieaj nivĥoj, do la parolantoj de la orient-saĥalena dialekto, kaj verkas nur en tiu dialekto. Tamen, en la soveta tempo estis kreita nivĥa normlingvo surbaze de la amura dialekto, kiun oni parolas, krom en la kontinento ĉe la rivero Amuro, ankaŭ en Norda Saĥaleno. Tial iu povus opinii, ke Sangi nenecese disigas la fortojn de la malgranda lingvokomunumo verkante en dialekto, kies transvivo estas eĉ malpli certa ol tiu de la amura dialekto, kiu ankoraŭ havas ian bazon en la vilaĝo de Nekrasovka norde. Kaj iam li eĉ publike komprenigis, ke efektive temas pri du apartaj popoloj – ke la orient-saĥalenaj ñiɣvŋgun estas aliaj homoj ol la amuraj ñivxgu. (Tiu -gun/-gu estas plurala finaĵo; kiel vi vidas, la gentonomo "nivĥoj" devenas de la amura vorto ñivx 'homo'; x = ĥ. Antaŭe, la nivĥoj estis en aliaj lingvoj nomataj "giljakoj".).

En la bonega loka muzeo de Nogliki ni hodiaŭ partorpenis inaŭguron de ekspozicio, kie estis montrataj fotoj el la japana periodo en Saĥaleno, do la Karafuto-tempo pri kiu mi pli frue skribis. La pligandigitajn fotojn havigis la regiona muzeo en Juĵno-Saĥalinsk kaj la Muzeo de Nordaj Popoloj en Abaŝiri, Japanio. Ankaŭ ni kontribuis, ĉar ni kunportis la grandajn fototekojn veturante en la nokta trajno de Juĵno-Saĥalinsk al Nogliki.



En la ekspozicio troviĝis ankaŭ la foto ĉi-supra, interesa por la historio de lingvistiko: Nakamura Chiyo, nivĥino migrinta el Karafuto al Japanio post la milito, donis valoregajn informojn pri sia denaska lingvo al la fama usona lingvisto Robert Austerlitz (dekstre). La foto estas de la 1955a jaro. Austertlitz vivis 1923–1994, naskiĝis en Rumanio kaj havis finnan edzinon. Li esploris multajn lingvojn, kaj ankaŭ aktivis por la planlingvo Interlingua. (Juha admiras Austerlitz-on kaj subskribas siajn retpoŝtaĵojn kiel "Professor del linguas e culturas del Asia Oriental", do interlingvae!)

Ankaŭ en la muzeo ni utiligis la okazon renkontiĝi kun nivĥinoj kaj intervjui ilin. Sed temis pri virinoj mezaĝaj kaj junaj, kiuj malbone aŭ tute ne parolis la lingvon. Iu el ili tamen inspiriĝis pro nia intereso al la nivĥa kaj ekpensis, ke ĝi tamen povus ankoraŭ esti revivigebla kaj reviviginda: "Ni ja povus komenci paroli inter ni nivĥe, kiam ni estas ĉe la golfo", ŝi diris. (Kiel vi memoras, ĉi tie estas nun la salmokapta sezono "ĉe la golfo".) Espereble tiaj homoj plimultiĝos ĉi tie! Sed mi ne volas kulpigi ilin: oni ne perdas sian lingvon pro nezorgemo, kiel oni povas senatente perdi ringon hereditan de avino. Lingvo bezonas propran medion por transvivi, sian ekologian niĉon, kaj se tiu malaperas, nur la plej konscia lingvoamanto, iom stranga homo, sukcesas konservi kaj eĉ transdoni sian idiomon.



Malnova kaj nova apartamentaroj en Nogliki. Pro la petrola kaj tergasa mono la urbeto ŝanĝiĝas rapidege. [Postskribo: tamen, la sankcioj kontraŭ Rusio pro la ukraina milito verŝajne provizore malhelpos la disvolvadon de tiuj industrioj ankaŭ en Saĥaleno, ĉar iuj necesaj teĥnikaĵoj ne estas produktataj en la lando. Eble bone por la naturo?]

Ni vizitis ankaŭ la solan lernejon en Nogliki, kie oni instruas la nivĥan. Troviĝas tie "Kabineto de la nivĥa lingvo", do klasĉambreto kun lernolibroj kaj interesaj bildoj pri la tradicia vivo de la nivĥoj. La infanoj faris multajn lertajn desegnaĵojn, kaj mi povas imagi, ke ili ŝatas siajn lecionojn en la kabineto. Tamen, neniu el ili parolas la nivĥan hejme. Ili lernas lingvon, kiun oni plu nomas ilia, kiel fremdan lingvon. Dum la malmultaj lecionoj ili ne lernas vere paroli ĝin, kaj en la pli superaj jarklasoj ne eblas daŭrigi la lernadon. Ĉe multaj el la lastaj parolantoj de la nivĥa ni ĉi tie renkontis la naivan kredon, ke estas la tasko de la lernejoj savi la lingvon, sed sen bazo en la hejmoj kaj familioj, la nivĥa estas pli-malpli mortkondamnita.

La nivĥa instruisto Anetta Daŝieva ankaŭ voĉlegis por ni fabelojn verkitajn de Sangi. Ŝia elparolo estis bonega kaj esprimpova, sed ŝi konfesis, ke ŝi ne ĉiujn vortojn komprenis. La nivĥa estis la lingvo de ŝia infaneco, sed ŝi multon perdis pro la sama kaŭzo, kiel ĉiuj aliaj de ŝia generacio: en la pension-lernejoj, kie la infanoj de diversaj malgrandaj gentoj lernis kaj kune loĝis (ekde la aĝo de kvin jaroj!), la rusa estis la sola lingvo ne nur de la instruado, sed ankaŭ de la tuta ĉiutaga komunikado.

Instruistino Anetta Daŝieva en la lerneja "Kabineto de la nivĥa lingvo"
Efektive, ni eksciis, ke la konstruaĵo, kie Daŝieva nun sizifas pri la nivĥa, estas la sama, kie la pensionlernejo siatempe funkciis. Parto de la nunaj klasejoj estis do dormejoj de la infanoj. Kia ironio de la sorto: la konstruaĵo, kiu preskaŭ mortigis la ĉi-tiean dialekton, estas nun ejo por la klopodoj revivigi ĝin.

La lernejo, en kiu oni siatempe preskaŭ mortigis la orient-saĥalenan dialekton de la nivĥa
– kaj kie oni nune, eble vane, instruas ĝin al infanoj, kiuj ne plu parolas ĝin hejme.

Ĉi-vespere ni la lastan fojon vespermanĝis kaj retumis en "Olimpik", nia amata restoracio kiun krom ni vizitadas ankaŭ eksterlandaj petrollaboristoj (ni konatiĝis almenaŭ kun du norvegoj). Morgaŭ aŭtobuso veturigos nin al la norda urbo Oĥa; kaj ni estas avertitaj, ke la vojo estos malbona.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti