2014-10-26

Orienta taglibro (7)

12 aŭgusto 2014, en Oĥa

Ni estas nun en hotelo en la plej norda urbo de Saĥaleno, Oĥa (prononcu: aĥa'). Lingvistikon ni hodiaŭ ne povis fari, sed la veturado ĉi tien kaj precipe la unua konatiĝo kun la urbo estis memorindaj.

Matene en Nogliki ni portis niajn valizojn kaj dorsosakojn en ĉartitan aŭtobuson. La unua halto estis ĉe proksima vendejo por aĉeti manĝon por la veturo, poste la aŭtobuso ekruliĝis norden laŭ vojo kies stato montriĝis esti, nu, varia. La komenco ĉe Nogliki estis asfaltita, ankaŭ la lasta parto antaŭ Oĥa, sed la pli granda parto estis gruza, malebena, kavohava. Evidente parto de la vojo estis jam preparita por pli posta asfaltado, sed ĝuste tiuj prilaboritaj partoj estis nun la plej malagrablaj por surveturi. La 230 kilometroj inter la du saĥalenaj urboj tial sentiĝis vere longaj.

Domaĝe, ke la fervojo ne pludaŭris pli norden ol Nogliki! Tute evidente, pli frue ĝi faris tiel: la iama relvojo estis klare videbla plurloke apud la aŭtovojo, kun taluso kaj malnovaj ŝpaloj, nur la reloj estis forprenitaj. Fervojaj pontoj pendis malgaje duonrompitaj super la riveroj.

Ni preterpasis nian pli fruan esplorejon, la vilaĝon Val. Pli proksime al Oĥa troviĝis ankaŭ vojkruciĝo, kiu kondukus nin al Neftegorsk, urbeto kiu perdis la plimulton de siaj loĝantoj en la tertremo de la jaro 1995. La urbeto estis neniam rekonstruita, kaj ni provis imagi, kiel fantoma la loko nun aspektas. Bedaŭrinde ne estis tempo iri tien!

La pejzaĝo iom post iom ŝanĝiĝis de tajgo al pli tundro-simila, kun nanaj pinoj malpli altaj ol homo. Dum la lunĉopaŭzo ĉe iu rivero la ĉielo estis griza, pluvetis. Kvankam ĉiuj devis uzi la "arbetaĵan necesejon", ni estis avertitaj ne malproksimiĝi tro foren sed gardi nin kontraŭ ursoj. Jam en Nogliki ĉiuj homoj, kiujn ni demandis, diris, ke ili vidas ursojn ĉiujare, kelkfoje pli proksime ol ili ŝatus.
Manĝopaŭzo survoje de Nogliki al Oĥa
Nia hotelo en Oĥa montriĝis esti en multetaĝa loĝdomego, kies ekstero estas en malbona stato. Interne la ĉambroj estas tamen bonaj kaj komfortaj, kaj en la banejoj troviĝas varmigeblaj surmuraj rakoj por sekigi lavitaĵojn, kio estas vera lukso por ni. Post la disdono de la ĉambroj oni bezonis nur varman verspermanĝon!

La akceptistino de la hotelo rekomendis al ni la proksiman restoracion Komil'fo, kies nomo estas efektive franca (comme il faut 'kiel decas'). Ĝi estis en aparta ligna konstruaĵo ne malbela, kiu, laŭ mia diveno, estus tamen iom malfacile hejtebla vintre. Ene brulis fajro en forno, kvankam estas aŭgusto. Ni estis la solaj klientoj, kio tamen ne mirigis nin, ĉar estis iom frue por vespermanĝo.

La unua strangaĵo estis, ke ne troviĝis menuo. La juna svelta kelnerino tamen certigis al ni, ke "ĉio ajn" estis ricevebla, tamen ne alkoholo. Jen do plia strangaĵo: kiu aŭdis pri rusa restoracio sen alkoholo? Ni mendis diversajn salatojn kaj manĝoporciojn, kaj komencis atendi.

Juha kiu, kiel vi memoras, vojaĝis multege ĉie en Azio, kutimas trinki nur teon, kiu kompreneble pro boliĝo estas ĉie sekura alternativo. Viro, evidente la restoraciestro, baldaŭ proksimiĝis al li kaj diris, ke la restoracio havas ne nur teon sed ankaŭ "teon". La estro malfermis paketon kun sekaj folioj (de kio precize, ni ne komprenis) kaj petis Juha-n inspekti la kvaliton; Juha tamen kontentiĝis per sia origina mendo.

Venis iaj salatoj, sed la livero de la plimulto de la porcioj daŭris kaj daŭris. Envenis ankaŭ viroj, kies okupojn ni ne bone komprenis, kaj virinoj, kies okupon ni komencis iom post iom kompreni eĉ tro bone. Venis ankaŭ vira kantisto, kiu laŭte aŭdigis registritan muzikon kaj, akompanate de ĝi, ekkantis konatajn okcidenteŭropajn kanzonojn. Li estis afabla kaj entuziasma pro la finnaj klientoj. Ni estis ankoraŭ la solaj klientoj kiuj intencis manĝi, kvankam klare ankaŭ parto de la viroj atendis ion.

Post du horoj ankoraŭ ne ĉiuj ricevis sian porcion; ankaŭ miaj spagetoj ne alvenis. Tiam ni subite vidis tra la fenestroj, ke tri-kvar nigraj ĵipoj haltas antaŭ la restoracio kaj el ili venas viroj, kiuj estas nigre vestitaj comme il faut kaj klare ankaŭ multe ekzercis sin fizike. Ili kunhavis alkoholaĵojn, ili do anticipe sciis ke la restoracio ne vendas tiajn fiaĵojn.

Katja senhezite decidis, ke ĉi tiuj viroj ne estas inter tiuj, kiujn ni lingvistoj planas intervjui dum ĉi tiu ekspedicio, kaj laŭ ŝia ordono ni tuj ekstaris por eliri. Kompreneble ni tamen pagis tion, kion ni jam ricevis kaj duone manĝis. Kas-aparaton la restoracio ne havis, sed la juna svelta kelnerino bone kalkulis sur papero, kaj tio devos taŭĝi ankaŭ por la universitata librotenado. Mi klopodis ne pensi pri la dikaj faskoj de rusaj kaj japanaj monbiletoj, kiujn Katja, Juha kaj mi kaŝe portas kun ni; tio estas la tuta kaso de nia ekspedicio. Supozeble la viroj en nigraj ĵipoj tamen vivtenas sin per tiel profitdonaj negocoj, ke ili ne bezonas prirabi lingvistojn.

Nia hotelo en Oĥa; la restoracio Faraon maldekstre
Mi kaj kelkaj aliaj fine ricevis vespermanĝon nur en la restoracio Faraon, kiu troviĝas en la kelo de nia hotelo. Tiu manĝaĵo estis tamen tute bona, kaj eĉ sendrata interreto troviĝis. Fino bona, ĉio bona!

Ni estas nun en la tempa mezo de nia vojaĝo, kaj morgaŭ ni veturos al la vilaĝo de Nekrasovka, kie la nivĥa lingvo estas ankoraŭ iom parolata. Niaj atendoj estas grandaj!

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti